Boletín

bulteno d HEF From Wikipedia, the free encyclopedia

Boletín
Remove ads

Boletín (hispanlingve Bulteno) estas la organo de Hispana Esperanto-Federacio.[1] Malgraŭ ĝia nomo hispanlingva, la tekstoj estas preskaŭ nur en Esperanto.

Rapidaj faktoj revuo, Speco ...
Remove ads

Enhavo

La revuo havas 32 paĝojn en malgranda formato nigre-blanka kaj estas eldonata 4-foje jare. La enhavo rilatas ĉefe al la hispana Esperanto-movado (lokaj grupoj, kongresoj ktp), sed ankaŭ informas pri la tutmonda ĝenerale (ZEOj, Esperanto en amaskomunikiloj). Alia ofta temo estas historia esploro pri la hispana movado kaj ĝiaj pioniroj.

Historio

La unua numero de Boletín aperis en januaro 1949,[2] kaj ĝia unua plurjara redaktoro estis Luis Hernández Lahuerta. Kunlaboranto inter 1963 kaj 1966 estis Nicolás López Escartín. De 1989 ĝis 1997 ĝin redaktis Antonio Marco Botella kaj post tiu jaro Liven Dek ĝis 2005. De 2005 ĝis 2006 redaktis ĝin Manuel Pancorbo, de 2006 ĝis 2008 Jorge Pavón, de 2008 ĝis 2010 Ángel Arquillos; de 2010 ĝis 2012 Juanjo Vera. De 2012 ĝis nuntempe (2022) la redaktoro estas plu Ángel Arquillos.[3]

Estas kolektoj de "Boletín" en diversaj bibliotekoj.[3]

Remove ads

Notoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads