Bostono

urbo en Masaĉuseco, Usono From Wikipedia, the free encyclopedia

Bostono
Remove ads

Bostono (angle Boston ['bɑs tən]) estas la ĉefurbo de la ŝtato Masaĉuseco en la lando Usono.

Por la muzikgrupo, vidu artikolon Boston (muzika grupo).
Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...

Laŭ la stato de 2020 en la urbo Bostono vivis 675 647 loĝantoj sur areo de 232,17 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 910 loĝantoj/km². La municipo havas komunan limon kun Quincy, Brookline, Kembriĝo, Somerville, Winthrop, Revere, Chelsea, Everett, Watertown, Neŭtono, Dedham, Milton, Chestnut Hill kaj Needham.

Thumb
blazono de urbo

En 2000, la urbo (strikte laŭ la urbolimo) enhavis 589 141 loĝantojn, farante sin la 20-a plej granda urbo en Usono. La metropola regiono enhavas, depende de preciza difino de la regiono, inter 3 kaj 5,8 milionoj da loĝantoj.

Dum la lastaj 350 jaroj, Bostono kreskis. La centra termaso pli ol triobliĝis dum la jarcentoj, sed ne nur pro la aneksado de apudaj urbetoj. La kreskado de Bostono rezultis de genia terpleniga projekto kiu kreis el la akvo la najbarejon Back Bay, parton de la Financa Distrikto, kaj la belan havenkvartalon.

Remove ads

Geografio

Granda Bostono (angle Greater Boston; ankaŭ konata kiel angle Eastern Massachusetts, Orienta Masaĉuseco) estas la metropola areo de Nov-Anglio kiu estas en la nordoriento de Usono en kies centro estas la urbo Bostono. La regiono estas la deka plej granda metropola areo en Usono. La areo de Granda Bostono ampleksas tri ŝtatojn - Masaĉuseco, Nov-Hampŝiro kaj Rod-Insulo.

Apudaj urboj de Bostono inkluzivas Kembriĝon kaj Somerville. La loĝantaro estas de 5.650 mil (en la aglomeraĵo en 2000). Elstara geografia elemento estas Georges Insulo.

En la aglomeraĵo estas multaj universitatoj:

Inter la ĝemelaj urboj de Bostono estas Barcelono, Hispanio; Hangzhou, Ĉinio; Kioto, Japanio; Melburno, Aŭstralio; Padua, Italio; Strasburgo, Francio; Tajpeo, Tajvano.

Situo

  • loko: 42°20' Norde, 71°00 Okcidente Mapo
  • horzono: GMT-5h (-4h de aprilo ĝis oktobro)
Remove ads

Historio

Thumb
La Sieĝo de Bostono 1775–1776

La unua loĝanto de Bostono, pastro William Blaxton, loĝis sole en la loko de la nuna najbarejo Beacon Hill dum kvin jaroj antaŭ ol aliaj britaj setlantoj alvenis en 1622. Nun en tiu najbarejo loĝas 10.000 homoj. Bostono estis fondita en 1630 kaj nomita laŭ la urbo Bostono en orienta Anglio (Lincolnshire).

The Boston News-Letter (Bostona Novaĵletero), unuafoje publikigita en Bostono la 24an de aprilo, 1704, estas konsiderata kiel la unua kontinue publikigita gazeto en Brita Nordameriko.

En Bostono okazis la Bostona Masakro (1770) kaj la Bostona teumado (1773), eventoj ideologie gravaj en la historio de Usono. Proksime de ĝi okazis la "Batalo de Bunker Hill" (1775). La Sieĝo de Bostono (19a de aprilo 177517a de marto 1776) estis malferma fazo de la Usona Revolucia Milito. Milicanoj el Nov-Anglio malhelpis la movadon surtere de la Brita Armeo fortikita en kio estis tiam la duoninsula urbo Bostono, Masaĉuseco. Ambaŭ partioj devis elturniĝi por provizioj kaj personaro dum la daŭrado de la sieĝo. Brita reproviziado kaj refortiga agado estis limigitaj al maraliro. Post dekunu monatoj de sieĝo la britoj abandonis Bostonon navige al Nov-Skotio.

Remove ads

Vidindaĵoj

Servoj

Thumb
afiŝo de marto 1905 por la dimanĉa eldono
de la gazeto Boston Herald

Amaskomunikiloj

Entreprenoj

Konatuloj

En la urbo naskiĝis:

En la urbo aktuale vivas:

En la urbo mortis:

Remove ads

Transportoj

Esperanto en Bostono

Tie, John Fogg Twombly fondis la unuan usonan Esperanto-Grupon en 1905.

Bildaro

Thumb
flagoj de la loka korbopilka teamo Boston Celtics kaj de loka glacihokea teamo Bruins ĉe la domo de Masaĉuseco en 2009

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Thumb
Panorama vido de la urbocentro de Bostono je novembro 2015


Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads