Brazila Esperanto-Ligo
landa organizo de Esperanto en Brazilo, Landa Asocio de UEA From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Brazila Esperanto-Ligo (BEL), komence Brazila Ligo Esperantista, estis fondita la 21-an de julio 1907[1] kaj agnoskita kiel "utila por la nacia publiko" la 21-an de oktobro 1921. Ĝi kunordigas la Esperanto-movadon en Brazilo. La Ligo disponas pri vikiopaĝo por kunredaktado de la historio de la Esperanto-movado en Brazilo.[2]



Remove ads
Agado
Interalie Brazila Esperanto-Ligo:
- Eldonas la revuon Brazila Esperantisto
- Havas librovendejon kun verkoj en kaj pri Esperanto[3]
- Havas bibliotekon;
- Organizas korespondajn kursojn;
- Peras abonojn de Esperanto-gazetoj
- Okazigas ĉiujare Brazilan Kongreson de Esperanto
Estraro
- prezidanto: Querino Neto
- vicprezidanto: Izabel Andrade
- financa direktoro: Emerson dos Santos
- kasisto: Livio Lima
- 1-a sekretario: Fábio Santos
- 2-a sekretario: Léia Maia
- 3-a sekretario: Leandro Abrahão (vikipediano)
- prezidanto: Evandro F. de Avellar
- vicprezidanto: Querino Neto (José Querino de Macedo Neto)
- financa direktoro: Fernando Maia Jr. (vikipediano)
- kasisto: Sônia Maria Alves Lucio
- 1-a sekretario: Rodrigo Tavares P. de Medeiros
- 2-a sekretario: Leandro Oliveira Freitas
- 3-a sekretario: Márcia Maria Cunha de Avellar
- prezidanto: Evandro F. de Avellar
- vicprezidanto: Euripedes A. Barbosa
- financa direktoro: Fernando Maia Jr.
- kasisto (trezoristo): Cleto Galvão da Silva (mortis)
- 1-a sekretario: Emilio Carlos Vaz Cid
- 2-a sekretario: Josias F. Barboza (KKS)
- 3-a sekretario: Darci Sardinha
Remove ads
Informiloj
- Brazila Esperantisto, la organo de la Brazila Esperanto-Ligo, fondita en 1907 samkiel la asocio mem
- BEL Informas estis monata informa bulteno de Brazila Esperanto-Ligo de januaro 1983. Ĝia "unua epoko" estis de 1983 ĝis 1985 papere. Nuntempe ĝi estas en ĝia "dua epoko" ekde julio 2007 rete.[6]
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads