Breguet

From Wikipedia, the free encyclopedia

Breguet
Remove ads

Breguet de origino estas franca horloĝomarko, de kiu la ĉefoficejo estas en Svislando. La firmao estis establita en 1775 de Abraham Louis Breguet en Parizo. Hodiaŭ Breguet estas parto de la Swatch Group kaj la horloĝoj estas farataj en la svisa L'Abbaye en la distrikto Jura-Nord vaudois (ĝis 2007: La Vallée) en la kantono Vaŭdo.

Thumb
Brakhorloĝo Breguet No 627 kun "Giloŝo"-patroneoj
Rapidaj faktoj negoco vd, Lando ...

Ĝi estas unu el la plej malnovaj postvivintaj horloĝomarkoj kaj ĝi estis ofte pioniro en la disvolviĝo kaj enkonduko de diversaj teknologioj je la tereno de (brak)horloĝoj. Ilia sendube plej konata invento estas la turbiljono, en 1795 inventita de Abraham Louis Breguet mem. La marko ankaŭ enkondukis la unuan brakhorloĝon en la mondo.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads