Brodnica

urbo en nuntempa Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia

Brodnica
Remove ads

Brodnica (jen pole, germane Strasburg in Westpreußen, Strasburg an der Drewenz) estas urbo en la administra provinco Kujavio-Pomerio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de la ankaŭ samnoma distrikto Brodnica. Fine de 2021 en la urbo vivis 28 865 loĝantoj.

Rapidaj faktoj urba komunumo • historia reĝa urbo de Pollando-Litovio • urbeto, Ĝemelurboj ...
Remove ads

Historio

Dua mondmilito

En la unuaj tagoj de septembro 1939 Brodnica ektroviĝis sub la germana okupado. Monaton poste la urbo kun la tuta distrikto Brodnica estis aneksita de Nazia Germanio. Lucyna Langer pritaksas, ke en la jaroj 1939–1945 germanoj murdis ĉ. 650 loĝantojn de la distrikto, 1/5 de viktimoj devenis de la urbo mem. Stefan Bilski indikis alian nombron de la murditoj, ĉ. 1000 personoj. La plej multaj viktimoj pereis dum t.n. politika kampanjo de etna purigo de la teritorio, farita aŭtune 1939. Germanoj tiutempe arestis ĉ. 450–500 loĝantojn de Brodnica kaj najbaraj lokoj. Plimulto da ili estis pafmortigita apud bieno Birkenek.

La germanan okupadon finis ofensivo de Ruĝa Armeo, kies taĉmentoj okupis Brodnica la 23-an de januaro 1945. Sovetaj soldatoj faris en la urbo plurajn rabojn kaj detruojn. En la unuaj monatoj de 1945 la urbo iĝis sidejo de la stabo de 2-a Belorusa Fronto de la sovetunia ruĝa armeo. Printempe 1945 el la urbo kaj distrikto estis arestitaj kaj sekve deportitaj al gulagoj preskaŭ 700 personoj, kun arestitaj de NKVD reprezentantoj de intelektularo.

Remove ads

Famuloj

Internacia kunlaboro

Bildaro

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads