Bronisław Komorowski

politikisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Bronisław Komorowski
Remove ads

Bronisław Maria KOMOROWSKI (naskiĝis la  4-an de junio 1952 (nun 1952-06-04) en Oborniki Śląskie, Pollando)[1] estas pola historiisto, politikisto, aktiva membro de centr-dekstra partio Civitana Platformo. De 2010 ĝis 2015 li estis prezidento de Pollando.

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...

Tuj post kraŝo de aviadilo la 10-an de aprilo 2010, en kiu pereis interalie la ĝistiama prezidento Lech Kaczyński, laŭ la Konstitucio de Pola Respubliko la prezidentan oficon komisie transprenis Bronisław Komorowski en sia funkcio esti marŝalo (estro) de la pola Sejmo[2]. La portempan oficon li plenumis ĝis la 8-a de julio, kiam li forlasis la deputitan kaj la marŝalan oficojn. La 4-an de julio 2010 li estis en baloto elektita nova Prezidento de Pollando, kaj sian oficon plenumas ekde la ĵuro la 6-an de aŭgusto 2010. Li estis kandidato por Prezidento de Pollando en la Prezidentaj balotoj en Pollando 2015. Dum la 2-a etapo li malvenkis kontraŭ Andrzej Duda.

Remove ads

Esperanto

Kiel Marŝalo de Sejmo li estis la Alta Protektanto de la 94-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Bjalistoko en 2009. Post lia ĵuro kiel prezidento de Pollando, li ricevis oficialajn gratulojn de UEA[3]:

Citaĵo
 (...) Ekde la apero de la unua lernolibro de Esperanto en Varsovio ĝis la regule daŭrantaj Esperanto-elsendoj de la Pola Radio Via lando akiris kaj konservas specialan lokon en la koroj de esperantistoj (...) Kun granda ĝojo ni vidas, ke ĝuste Vi, la Alta Protektanto de nia pasintjara kongreso, nun okupas la plej altan oficon de Pollando. 
 Osmo Buller en gratula letero al Bronisław Komorowski lige al lia ekofico kiel ŝtatestro
Thumb
Jen la rezultoj de la 1-a etapo de la Prezidentaj balotoj en Pollando 2015 en la unuopaj distriktoj

Okaze de la 125 jaroj de la lingvo Esperanto li dekrete atribuis altajn ŝtatajn ordenojn pro la E-agado kaj popularigado de pola kulturo en la mondo al jenaj elstaraj esperantistoj: Etsuo Miyoshi, Jozefo Golec, Eugen Macko, Jerzy Antoni Walaszek, Edward Kozyra, Ireneusz Wilczyński, Edward Jaśkiewicz, Stanisław Rynduch, ...

Remove ads

Notoj

La ŝtataj vizitoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads