Charles-Ferdinand Ramuz

From Wikipedia, the free encyclopedia

Charles-Ferdinand Ramuz
Remove ads

Charles Ferdinand RAMUZ (naskiĝis la 24-an de septembro 1878 en Laŭzano kaj mortis la 23-an de majo 1947 en Pully) estis unu el la plej signifaj svisaj verkistoj en la franca lingvo.

Rapidaj faktoj Persona informo, Memorigilo ...
Remove ads

Vivo

Ramuz naskiĝis kiel filo de kolonivar- kaj vinvendisto en Laŭzano, kie li vizitis la klasikan kolegion kaj poste la gimnazion kaj tiam en 1896 registriĝis kiel studento de la filozofia fakultato de la Universitato de Laŭzano. Post sesmonata restado en Karlsruhe li decidis fariĝi poeto. En la jaro 1900 li unuan fojon venis al Parizo por tie daŭrigi sian studadon. En la jaro 1904 li translokiĝis al Parizo por doktoriĝi pri Maurice de Guérin, sed li ne finis sian tezon kaj anstataŭe eklaboris kiel poeto. En Parizo li konatiĝis kun la pentristino Cécile Cellier, al kiu li edziĝis en la jaro 1913. En la jaro 1914 Ramuz forlasis Parizon kaj kun sia familio translokiĝis al Laŭzano. En la jaro 1936 Ramuz ricevis la Grandan Ŝiler-Premion de la Svisa Ŝiler-Fondaĵo. Unu el la plej konataj verkoj de Ramuz estas la romano Derborence pri la eventoj dum la rokfalo en la valkaldrono de Deborance, kiu estis filmita en 1985 de Francis Reusser. Lia verko La rakonto de la Soldato (L'histoire du Soldat) estis sonigita de Igor Stravinski.[1]

Remove ads

Verkoj de Ramuz en Esperanto

  • Aline, tradukis René de Saussure, unuan fojon eldonita en Esperanto en 1911[2] kaj duan fojon en 2007, ISBN 918-2-9529537-0-2
  • Vitkulturistoj, tradukis Heidi Sallenbach, aperis 1939 en Svisa Antologio [3]

Notoj kaj referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads