Konferenco Ĝenerala pri Pezoj kaj Mezuroj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

La Konferenco Ĝenerala pri Pezoj kaj Mezuroj (CGPM, internacia mallongigo el france Conférence générale des poids et mesures) estas unu el la tri organizaĵojn establitaj por prizorgi la Sistemon Internacian de Unuoj (SI) laŭ la preskriboj de la Konvencio pri la Metro (Convention du Mètre) de 1875. Ĝi kunigas la reprezentantoj de la kvindek unu regno-anoj kaj de la dek sep asociigitaj membroj kaj kunvenas en Parizo ĉiu kvara jaro. La 22a CGPM okazis en oktobro 2003.

Rapidaj faktoj interregistara organizaĵo, Komenco ...

Dum tiuj konferencoj ili aŭskultas raporton de la Komitato Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj (CIPM) pri la plenumitaj taskoj; ili diskutas kaj ekzamenas kiujn disponojn fari por plibonigi kaj disvastigi la Sistemon Internacian de Unuoj (SI); ili sankcias la rezultatojn de novaj metrologiaj difinoj fundamentaj; ili alprenas sciencajn rezoluciojn je internacia nivelo en la sfero de metrologio; kaj ili ankaŭ prenas gravajn decidojn pri la organizado, disvolviĝo kaj financado de BIPM dum la sekvantaj kvar jaroj.

La du aliaj organizaĵoj kiuj prizorgas la SI-mezurunuojn estas:

la Komitato Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj (CIPM, Comité international des poids et mesures)

la Buroo Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj (BIPM, Bureau international des poids et mesures)

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads