Carmen (opero)

franclingva opero far Georgo Bizet From Wikipedia, the free encyclopedia

Carmen (opero)
Remove ads

Carmen estas kvarakta opero de Georges Bizet, kun libreto de Henri Meilhac kaj Ludovic Halevy laŭ la samtitola novelo de Prosper Mérimée prapremierita en 3-an de marto 1875.

Thumb
Galli-Marié kiel Carmen
Rapidaj faktoj Jorge, Aŭtoroj ...
Remove ads

Temo

La rakonto okazas en Sevilo ĉirkaŭ 1820.

Unua akto

Karmena estas batalinta cigaristino arestita de la kaporalo Don Jose . Li estas fianĉo de Miĥaela, sed enamiĝas je Karmena kaj lasas ŝin eskapi post ŝi rendevuis lin.

Dua akto

Don José, ĵus liberigita el malliberejo kie li estis pro la eskapo de Karmen', alvenas en la trinkejo kie ŝi rendevuis lin. En la trinkejo estas la leŭtenanto Zunjiga kiu amindumas Karmen-on. La du homoj ekduelas kiam ekvenanta kontrabandaro apartigas ilin. La regimento de Don José retretante foriras kaj li fuĝas kun la kontrabandaro kaj Karmen.

Tria akto

En la kontrabandara montara rifuĝejo Karmena jam laciĝas de Don Jose, kies fianĉino alvenas por informi lin pri lia mortanta patrino. La toreisto Escamiljo rendevuas Karmenon al la proksima Sevila toreado.

Kvara akto

En Sevilo, la toreado iĝas la triumfo de Escamiljo kiu aperas je la brakoj de Karmena. Alvenas Don Jose kiu petas al Karmena reveni kun li. Ŝi lin forpuŝas, kaj Don Jose ŝin mortigas.

Graveco

Karmen' estas la plej fama el la francaj operoj, kaj la plej ludita el ĉiuj operoj.

Karmen' situas inter la opereto kaj la tragedio, enhavanta ĉion kio estas ŝatata de la ĝenerala publiko: ĝojaj ritmoj, dancaj muzikoj, facile memoreblaj arioj, k.t.p. Sed tiu leĝereco estas subtenita de serioza temo pri pasia tragedio kiun nur morto solvos, kaj stila, pentranta bone komponita muziko. Carmen proksimiĝas al variaj ĝenroj sen inkludiĝi al neniu. Eble tio estas la fonto de ĝia sukceso.

Remove ads

Simboleco

De Romantikismo, Carmen, Don Juan, kaj Don Kiĥoto estas simboluloj de la nacia karaktero de hispanoj.

En Esperanto

  • En 2011 ekis projekto de la esperanta ĥoro Interkant' prepari spektaklon kun eroj el la opero Karmen', sub gvido de Franjo Leveko. Sama ĥoro jam antaŭe sukcese koncertis per eroj el la Kanto Ĝenerala de Nerudo kaj Mikiso Teodorakiso.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads