Cebaot
epiteto de Dio en Hebrea Biblio (ekz. 1 Sam. 1:3) From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
En la hebrea Biblio, Cebaot (hebree צְבָאוֹת) estas epiteto de Dio.
Remove ads
Uzo
La epiteto Cebaot estas uzita kiel Dia epiteto en 1-a libro de Samuel kaj en la libroj de la Profetoj. Ĝi ne estas uzita (krom kiel ordinara substantivo “armeoj”) en la Torao, Libro de Josuo, aŭ Libro de Juĝistoj.
Gnostikismo
En gnostikismo, Cebaot estas nomo de diaĵo, unu el la filoj de la Demiurgo.
Traduko
La hebrea termino estis tradukita kiel Σαβαώθ Sabaōth en la Septuaginto. La Vulgato simile tradukiĝas ĝin kiel Sabaoth. La formo uzata en la Londona Biblio, kies hebrelingva parto estis tradukita de L. L. Zamenhof, estas Cebaot. En sia germanlingva traduko, Marteno Lutero uzis la formon Zebaoth.
En la angla Versio Rajtigita de la Reĝo Jakobo, la termino estis tradukita kiel of hosts “de armeoj”.
Remove ads
Etimologio
La termino צְבָאוֹת ṣeḇāʾōṯ estas, etimologie, pluralo de צָבָא ṣāḇāʾ “armeo”.
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads