Centraj Orientaj Alpoj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Centraj Orientaj Alpoj

Centraj Orientaj AlpojCentraj Alpoj estas termino por la ĉefa alpa kresto kaj ties ĉirkaŭaĵo en la eŭropa montaro Alpoj - la regiono situas precipe en Aŭstrio, je certaj partoj ankaŭ en ĉelimaj regionoj de Svislando, Liĥtenŝtejno, Italio kaj Slovenio. La variaĵo "Centraj Alpoj" pli kutimas en la terminaro pri la geografio de Aŭstrio, kie la aŭstria parto de la regiono konsideriĝas esti unu el sume sep pejzaĝaj regionoj. La variaĵo "Centraj Orientaj Alpoj" pli kutimas en la internacia geografia terminologio.

Rapidaj faktoj Montaro, alpine major sector [+] ...
Centraj Orientaj Alpoj
Montaro
Thumb
alpine major sector [+]

LandojAŭstrio, Italio

Supermara alteco4 049 m ü. A. [+]
Koordinatoj47° 0′ N, 13° 0′ O (mapo)4713
Plej alta punktoPiz Bernina [+]

Materialognejso, ardezo [+]

Thumb
Centraj Orientaj Alpoj (Tero)
La jena blua dividostreko apartigas la okcidentan kaj la orientan partojn de la centraj alpoj

Thumb
Centraj Orientaj Alpoj (Alpoj)
DEC

Thumb
Centraj Orientaj Alpoj
Vikimedia Komunejo:  Central Eastern Alps [+]
vdr
Fermi
Thumb
AVE klasigo de Orientaj Alpoj:Centrorientaj Alpoj en oranĝa koloro.

Pejzaĝa regiono de Aŭstrio

En Aŭstrio la teritorio dividiĝas de nordo al sudo je kvar subregionoj, kiuj germanlingve nomatas Nordalpen, Grauwackenzone, Zentralalpen kaj Südalpen - la lasta el tiuj subregionoj iom situas en la sudo de Karintio, plejparte tamen en norda Italio. La nordan kaj centran partojn interalie dividas la valo de la rivero Salzach, la centran kaj sudan partojn la Puster-Valo kaj la valo de la rivero Drau.

Geomorfologio

La regiono havas la plej altajn montopintojn de la orienta duono de la montaro Alpoj, kaj la tieaj montopintoj je kompare granda parto estas glaĉeroj. La plej alta montopinto de la Centraj orientaj Alpoj estas Monto Bernino, kun alteco de 4048,6 m s.m. En la okcidenta parto, do en la transira zono inter orientaj kaj okcidentaj Alpoj, la orientaj montoj signife pli altas ol la okcidentaj kaj pejzaĝe tre dominas la okcidentan ĉirkaŭaĵon. La limon inter okcidentaj kaj orientaj Alpoj laŭdifine konsistigas linio inter la Bodenlago norde, la valo de la rivero Rejno pli centre kaj la Lago di Como sude.

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.