Chagny (Saône-et-Loire)
komunumo en la departemento Saône-et-Loire de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Chagny estas malgranda franca urbo situa en la departemento Saône-et-Loire kaj en la regiono Burgonjo.
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Chagny (stacidomo). |
Remove ads
Geografio
Chagny estas trafluata de la rivero Dheune kaj de la centra kanalo (france "canal du centre").
Ĉirkaǔaj lokoj[1]

Demografio
Remove ads
Ekonomio

La urbo enhavas fervojan stacidomon kaj kanalan havenon.
La Tegolejo de la grupo Terreal fabrikas tegolojn. En 2009, 150 uloj laboras por fabriki 35 milionoj de tegolojn kaj kromaĵojn.
La farunejo Joseph Nicot fabrikas farunon.
La firmao J. Jeunehomme fabrikas biciklojn.
La barelejo (Seguin Moreau) fabrikas barelojn.
La bierfarejo L'audacieuse fabrikas bieron.
Frédéric Lamy (direktoro) kaj Éric Pras (kuirejestro) regas la je 3 steloj restoracion Lameloise.
Lernejoj
Tie estas lernejo (sankta Marteno), kiu uzas la metodo Montessori. Oni lernas francan kaj anglan lingvojn.
Historio
Antaŭ la homoj tie vivis Mammuthus meridionalis.
La unua dokumenta mencio de Chagny datiĝas el la jaro 840 kiel Caliniacum. En la jaro 1224, Odo de Montaigu la filo de la duko Odo la 3-a donis al la urbo la rajton de komunumo. En 1369 Bertrand du Guesclin serĉis tie Grandajn Kompaniojn (grupo de maldungitaj soldatoj, kiuj prirabis urbojn kaj kamparon).
En 1793 unue ŝipo trairas tra la kanalo. En 1849 unue trajno haltis ĉe la stacidomo.
Remove ads
Vidindaĵoj
La sonorilturo de la preĝejo Sankta Marteno datiĝas de la 11-a jarcento. Sur la placo frontflanke la kirko estas la "boulon" (bolto) statuo de Richard Serra. La urbodomo enhavas haloj (1853 kaj 1863). Tie foirejo estas la dimanĉon.
Famuloj
Étienne-Jules Marey havis tie domon.
Esperanta vivo
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 3 voĉdonojn (0,25% de voĉoj) en 2004, 6 voĉdonojn (0,54% de voĉoj) en 2009 kaj 3 voĉdonojn (0,23% de voĉoj) en 2014.
Partneraj urboj
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads


