Ŝari

From Wikipedia, the free encyclopedia

Ŝari
Remove ads

Rivero Ŝari (aŭ Ĉari) estas rivero en centra Afriko, kiu longas 949 kilometrojn. Ĝi fluas el Centr-Afrika Respubliko tra Ĉado en lagon Ĉado, laŭ la kameruna limo ekde Nĝameno, kie ĝi kuniĝas kun la akvo de rivero Logone.

Rapidaj faktoj rivero, Bazaj informoj ...
Thumb
Rivero Ŝari kiel vidata el kosmo
Thumb
Alia foto pri Ŝari

Multe da la loĝantaro de Ĉado, inkluzive de urbo Sarh kaj la ĉefurbo Nĝameno, koncentriĝas ĉirkaŭ rivero Ŝari. Ĝi donas 90 procentojn da la akvo, kiu fluas en lagon Ĉado. La akvodislimo de la rivero kovras areon de 548.747 km².

La ĉefa alfluanto estas rivero Logone, kaj la pli malgrandaj alfluantetoj estas Bahr-Salamat, Bahr-Sarh, Bahr-Aouk kaj Bahr-Keïta.

La rivero vivtenas gravan tiean fiŝkaptadan ekonomion. Unu el la plej valorataj lokaj fiŝoj estas la Nila perko.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads