Chelicerata

From Wikipedia, the free encyclopedia

Chelicerata
Remove ads

La subfilumo Chelicerata estas unu el la plej grandaj subfilumoj en kiu dividiĝas la filumo de la artropodoj. Ĝi inkluzivas la klasojn de la Araneoidoj, la Piknogonidoj (aŭ Mar-araneoj) kaj la Merostomatoj (aŭ Limuloj). Siatempe ĝi inkluzivis ankaŭ la klason de la Euripteridoj, aŭ Mar-skorpionoj, kiuj ekstingiĝis antaŭ pli aŭ malpli 250 milionoj da jaroj. Araneoj kaj skorpioj apartenas al la Chelicerata.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Thumb
Limulo

Iliaj korpoj estas dividitaj en du partoj, antaŭa prosomo dividita en ok segmentoj, kaj malantaŭa opistomo dividita en dek-du segmentoj. Ili havas kelikerojn, kiuj donas al la subfilumo ĝian latinan nomon. Kelikeroj estas akraj apendicoj kiuj estas uzataj por kolekti manĝaĵojn, anstataŭ la mandibloj kiujn havas aliaj artropodoj. La plej multo da Chelicerata ne kapablas manĝi solidajn aferojn, do ili trinkas sangon aŭ kraĉas aŭ injektas digestajn enzimojn en siajn predojn.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads