Ĉolulo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Ĉolulo
Remove ads

ĈolulaĈolulo estas arkeologia zono kaj historia loko je 7 kilometroj okcidente de Puebla de Zaragoza, ĉefurbo de la meksika subŝtato Puebla. Estas federacia zono kiu troviĝas inter la municipoj San Pedro Cholula kaj San Andrés Cholula. Ties nomo derivas de la nahuatla vorto Cholollan, kiu signifas "akvo kiu falas al fuĝejo". Temas pri unu el la plej antikvaj setlejoj de Meksiko. Ĝi montras konstantan okupadon el Antaŭklasika Periodo. Spite tion, ties gravo en Mezameriko estis varia laŭlonge de la dumil jaroj de historio de la civilizacio indiĝena de Centrameriko.[1]

Rapidaj faktoj arkeologia loko [+], Lando ...
Thumb
Rekonstruaĵo de la Granda Piramido de Ĉolula, en la aktuala San Andrés Cholula (Puebla), kie okazis la nomita Masakro de Ĉolula.

La masakro de Ĉolula estis atako farita de la militistoj de la hispana konkistadoro Hernán Cortés survoje al la urbo Tenoĉtitlano en 1519. Laŭ la kronikistoj kaj ankaŭ laŭ Hernán Cortés mem, temis pri preventa militagado kiel reprezalio pro la suspekto pri ebla embusko ene de la urbo Ĉolula, kie ili estis akceptitaj. La rezulto estis la morto de 5000 al 6000 ĉolulanoj, ĉefe civiluloj senarmaj dum malpli ol ses horoj. La ĉolulanoj estis estintaj fidelaj aliancanoj de la aztekoj, sed post tiu militagado kaj la apogo de aliaj urbo-ŝtatoj de la Valo de Meksiko al la hispanaj fortoj, ili iĝis aliancanoj de la hispanaj konkistadoroj.

Remove ads

Notoj

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads