Christopher Pike (Star Trek)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Christopher PIKE estas rolulo en la fikciuniverso de sciencfikcio Star Trek. Li estis rolata de Jeffrey Hunter en la originala provepizodo de la televidserio, "La Kaĝo", kiel kapitano de Enterprise NCC-1701. La provepizodo estis malakceptita, kaj la rolo malaperis dum la disvolviĝo de la dua provepizodo kiam Hunter decidis ke li ne volis daŭrigi je la serio.[1] Sean Kenney rolis la fizike kripligitan Christopher Pike en nova materialo filmita por posta epizodo de "Star Trek", The Menagerie", kiu ankaŭ re-uzas originalajn bildojn de "La Kaĝo". Bruce Greenwood rolas Pike'n en la 2009-a filmo Star Trek In Darkness kaj ĝia 2013-a sekvo.[2]
Remove ads
Rola priskribo
Laŭ dialogo en "La Kaĝo", li estas el la urbo Mojave en la Tero kaj iam posedis ĉevalon nomatan Tango.
Pike estis la dua kapitano de la USS Enterprise (NCC-1701) kaj la unua montrita en Star Trek. La animacia serio de Star Trek malkaŝas, ke Kapitano Robert April preterpasis Pike, kaj presita "Fikcio kaj referencaj steloj de Star Trek" ankaŭ identigas Aprilon kiel antaŭulo de Pike.[3][4]
Pike prenis komandon de la USS Enterprise en la jaro 2252, en la aĝo de 38, anstataŭigante Roberton Aprilon, kiu gvidis la "Enterprise" dum naŭ jaroj.
Pike estas referencita en la epizodo "Mirror, Mirror". Alternativuniversa versio de Kapitano Kirk laŭdire murdis Pike por fariĝi kapitano de ISS Enterprise (la versio Mirror Universe de la USS Enterprise). En la "epizodo" de televidserio Star Trek: The Next Generation "The Most Toys", la nomo 'Pike' povas esti vidita mallonge sur la flanko de la pramŝipo, kies Lt. komandanto Data estis piloto komence de la epizodo.
Remove ads
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads