Cirkumflekso
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Cirkumflekso estas tonakcento (leviĝanta-falanta) en la klasika greka lingvo, en serba-kroata (falanta-leviĝanta), sveda k.a. lingvoj, diakrite indikata per ĉapelo ‹◌̂ ›, tildo ‹◌̃› aŭ supersigna arketo (renversita bovlo, ‹◌̑›).

◌̂ ˆ ^◌̃
La termino devenas el la greka περισπωμένη /perispōménē/), latine paŭsita kiel circumflexus (ĉirkaŭfleksita). Latine kaj sekve en la Okcidento oni preferas la ĉapelan diakriton; sekve tiu formo estas uzata en IFA.
Kvankam la vorto «cirkumflekso» ofte estas (mis)uzata anstataŭ la ĝusta Esperanta «ĉapelo», tamen tute strikte ĉapelo estas la diakrito, kaj cirkumflekso estas unu el ĝiaj fonetikaj funkcioj.
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads