Codiro

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Codiro (ruse цоканье [COkanje]) estas nedistingo inter la sonoj [c] kaj [ĉ], specifa por multaj nord-okcidentaj dialektoj de la rusa lingvo kaj orientaj dialektoj de la pola lingvo (en la pola kutime nomiĝas mazurado).

Kutime anstataŭ ambaŭ sonoj oni prononcas [cj]. Foje ambaŭ sonoj estas anstataŭigataj per [ĉ], tiam oni parolas pri ĉodiro.

Codiro ekzistas de pli ol mil jaroj. Interalie, ĝi estis tipa por Malnova Novgoroda dialekto kaj respeguliĝas en skribaj dokumentoj, trovitaj en Novgorod (betulŝelaj dokumentoj).

Remove ads

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads