Columbo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Columbo
Remove ads

Columbo estas usona televida serio kun detektiva intrigo. Ĉefrolon de leŭtenanto Columbo rolis Peter Falk, li estas detektivo de la Los-Anĝelesa Polica Departemento, mallongigata LAPD. Unuafoje tiu ĉi figuro aperis en 1960, unua filmo estis filmita en 1968, pluaj partoj estis filmitaj en la jaroj 1971 ĝis 1978, poste oni renovigis la filmadon en 1989. La lasta parto estas el la jaro 2003.

Thumb
Peter Falk kiel leŭtenanto Columbo.
Rapidaj faktoj televida serio, Originala titolo ...

Kiu ne konas tiujn senĉese ripetiĝantajn scenojn! La leŭtenanto en ĉifita mantelo kun cigaro jam estas foriranta; la murdisto povas elspiri. Sed ankoraŭ atentu, la policisto turniĝas: "Ne koleru, mi bezonas tion pro raporto al superuloj, vi konas tion. Ĉu vi povus diri al mi..." Kaj ĉirkaŭ la krimulo kuntiriĝas kapto-reto. Al li iĝas klare, ke tiu ulo, kiun li tiom subtaksis, perfekte priregas sian laboron.

En klasika detektiva filmo la spektantoj estas scivolemaj, kiu estas krimulo. Ĉi tie ne. Ili vidas unue la murdiston en agado. Poste venos la leŭtenanto Columbo kaj senvualigas tion, kion la spektantoj scias. La sorĉo ne konsistas en tio, KIU estas murdisto, sed en tio, KIEL li esploros tion.

Al Columbo ankaŭ apartenas, ke li senĉese parolas pri la edzino, "sinjorino Columbo", sed neniu iam vidis ŝin.

Origine, la rolon de la leŭtenanto Columbo ne devis ludi Peter Falk: al la produktistoj li ŝajnis tro juna por tio. Ili unue elektis aliajn aktorojn, sed Lee J. Cobb ne povis kaj Bing Crosby ne volis. Feliĉe. Hodiaŭ ni jam ne povas imagi alian Columbo-n.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads