Commodore SX-64

From Wikipedia, the free encyclopedia

Commodore SX-64
Remove ads

Commodore SX-64 prezentita en januaro de 1984 fare de Commodore Computers aspektis tre brile en sia tempo: unue ĝi estis unua portebla komputero kun kolora grafika ekrano (5-cola, 320*200 punktoj, 25 linioj de teksto po 40 signoj), krom tio ĝi havis ŝtopilojn S-Video kaj RCA, trikanalan sonan kontrolilon kaj du konektilojn por aldoni ludostirilojn. Unuvorte Commodore SX-64 estas multimedia portkomputero de 1984. Ĝia pezo estis “nur” 8.6 kg, korpo aspektis kiel valizo.

Thumb

Kvankam prezo de Commodore SX-64 estis nealta – ĉ. 1000 $, - ĝi ne havis komercan sukceson, ŝajne pro malgranda ekrano, manko de konvena baterio aŭ pro nekongruo kun arkitekturo IBM, rapide kreskanta tiutempe.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads