Commodore VIC-20

From Wikipedia, the free encyclopedia

Commodore VIC-20
Remove ads

La Commodore VIC-20 aŭ pli simple VIC-20 estas 8-bita persona komputilo kiu estis konstruita de Commodore International kun ĉefmemoro de 5 kilobitokoj (el kiuj 3.5 estis uzitaj por BASIC-aplikoj) kaj centra unuo bazita sur ĉefprocesoro MOS 6502. Ĝi similas al siaj posteuloj, la C64 kaj la C16. La VIC-20 aperis en junio 1980, 2 jarojn kaj 9 monatojn post la eldono de la unua persona komputilo de Commodore, la PET.

Rapidaj faktoj modelo de komputilo vd ...

La VIC-20 celis fariĝi komputilo por la ĝenerala publiko, male al la PET. Oni raportas, ke la videa blato de la VIC-20, nomata VIC, origine estis desegnita por malmultekostaj grafikaj terminaloj kaj videoludiloj, sed Commodore ne sukcesis sufiĉe vendi ĝin.

La VIC-20 havis proprietajn konektilojn por programaj aŭ etendaj kartoĉoj, same kiel kasedan legilon.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads