Comprehensive English-Esperanto Dictionary

From Wikipedia, the free encyclopedia

Comprehensive English-Esperanto Dictionary
Remove ads

Comprehensive English-Esperanto Dictionary (CEED; Ampleksa Angla-Esperanta Vortaro) de Peter Benson. El Cerrito, 1995. 607 p. 22 cm estas vortaro angla-Esperanta, kun ĉirkaŭ 28 000 kapvortoj (bind.). ISBN 0-939785-02-1.

Rapidaj faktoj
Remove ads

Priskribo

Laŭ la enkondukaj vortoj ("About This Dictionary"), la precipa referenc-verko de CEED estas Plena Ilustrita Vortaro (PIV) de 1970 kaj ties Suplemento (PIVS) de 1987, sen ke "CEED blinde sekvas tiujn fontojn" kaze de konataj misoj. Radikojn uzatajn en CEED, sed ne difinitajn en PIV aŭ PIVS, CEED markas per asterikso kaj difinas en "Glossary of Neologisms" (glosaro de neologismoj) sur p. 595-607. Radikojn uzatajn en PIVS, sed ne en PIV, CEED ankaŭ markas. La enkonduko krome enhavas kelkajn leksikografiajn principojn de CEED, ekzemple pri uzo de majuskloj ktp. Laŭ la "agnoskoj" R. Kent Jones kaj Ralph L. Harry reviziis la malneton.

CEED baziĝas precipe sur la usona varianto de la angla. Tial ekzemple por la vorto "centro" oni trovas la tradukojn ĉe "center" (laŭ usona literumo), dum ĉe "centre" aperas resendo al "center"; ĉe "harbo(u)r" estas notitaj ambaŭ formoj ktp. Ĝi tamen registras kelkajn vortojn tipajn por la aŭstralia varianto de la angla, kiujn ĝi precipe ĉerpis el la Aŭstralia Esperanto-Vortaro de Ralph L. Harry kaj V. Gueltling, kaj CEED markas tiujn vortojn per "Aus".

Remove ads

Kritiko

Kvankam estas ĝenerale agnoskite, ke CEED estas unu el la plej popularaj kaj utilaj Esperantaj vortaroj por anglalingvanoj, ĝi tamen pluraspekte estas kritikata - parte prave, parte neprave aŭ nur laŭ iuj personaj gustoj (ekzemple ke ĝi ne enhavas Esperanto-gramatikon, kiu estas nek rolo nek funkcio de vortaro). Inter la pli gravaj kritikoj estas:

1. Malgraŭ la titolo "ampleksa vortaro" ĝi ne estus vere ampleksa. Tio evidente estas ĝusta, CEED tiuaspekte forte postrestas plurajn nuntempajn vortarojn de la tipo etnolingvo-Esperanto, nome i.a. la hungaran (Szerdahelyi kaj Koutny 1996), italan (Minnaja 1996), hispanan (De Diego 2002) kaj germanan (Krause 2007).

2. CEED ja enhavus multajn specialajn vortojn, sed mankus ofte bezonataj vortoj el la ĉiutaga vivo.

3. Ne malofte ĝi estas nura vortlisto, sen pliaj vortaraj klarigoj. Ekzemploj el p. 284 (komenco de litero K): "kakemono, kakemono", "Kalends, Kalendoj", "kalpak, kalpako" ktp. En tiuj kazoj CEED ofertas neniun plian helpon al la uzanto. Oni komparu kun la vortaro germana-esperanta de Krause de 2007, kiu germanlingve klarigas: "Kakemono - japana pendbildo el silko aŭ papero (sur rulaĵo)", "Kalenden - la unua tago de la malnova roma monato", "Kalpak - ĉapo el ŝafa aŭ ŝafida lano de precipe centraziaj popoloj" ktp.

4. Laŭ kelkaj kritikantoj CEED havas "nefidindan reputacion" pro kelkaj "suspektindaj" kaj eraraj vortoj, ekzemplojn vidu malsupre. CEED jen kaj jen elektis - tiel la kritiko - ne la plej oftan kaj kutiman Esperantan tradukon, sed iun malpli oftan, foje kaprican. La donitaj ekzemploj laŭ aliaj tamen nur parte estas konvinkaj aŭ almenaŭ diskutindaj.

Remove ads

"Suspektindaĵoj"

Pliaj informoj angla vorto, laŭ CEED ...
Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads