Confolens
komunumo en la departemento Ĉarento de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Confolens - laŭ la latina vorto confluens, "kunfluo", prononco laŭ sistemo IFA [kɔ̃fɔlˈɑ̃], jen france, en limoĝia okcitana lingvo Confolent - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Ĉarento (france Charente, prononco [ʃaʁˈɑ̃t]), en la regiono Nova Akvitanio (france Nouvelle-Aquitaine) kaj en la antaŭa regiono Puatuo-Ĉarentoj. Fine de 2022 en la komunumo vivis 2 726 loĝantoj sur areo de 23,63 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 115 loĝantoj/km². La urbo estas la administra centro de la samnoma arondismento Confolens, sekve havas la titolon subprefektejo, kaj ankaŭ estas la centro de la kantono Charente-Vienne (ĝis marto 2015 ĝi estis la centro de eĉ du kantonoj, nomitaj "Confolens-nordo" kaj "-sudo").

Remove ads
Geografio
La rivero Vienne
super la tegmentoj de la urbocentro
ruino en la norda kvartalo Saint-Germain
Confolens situas 50 km nordokcidente de Limoĝo. En la urbocentro la rivereto Le Goire dedekstre enfluas la riveron Vienne (okcitane Vinhana), kiu de tie fluas norden. En la kvartalo Saint-Germain ankoraŭ la rivereto L'Issoire enfluas la pli grandan riveron, ankaŭ ĝi dedekstre.
Remove ads
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj

La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads




