Corrèze

franca departemento From Wikipedia, the free encyclopedia

Corrèze
Remove ads

Corrèze (franca elparolo: [kɔʁɛz], okcitane Corresa [kurezo]) estas unu el la departementoj de la franca regiono Nova Akvitanio. Ĝi estas 5 857 km2 granda kaj havis 240 781 loĝantojn en 2013[1] (la loĝantaro daŭre malkreskas pro izoliteco kaj malriĉeco de la teritorio). La ĉefurbo estas la malgranda urbeto Tulle, aliaj urbetoj estas Brive-la-Gaillarde kaj Ussel. La departemento tute enhavas 285 komunumojn.

Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Corrèze (Corrèze) kaj Corrèze (stacidomo).
Thumb
Rapidaj faktoj departemento de Francio, Administrado ...

Situanta sur altebenaĵoj (Plateau de Millevaches : 978 metrojn alta), la pejzaĝoj de Corrèze karakteriziĝas per arbaroj, multaj riveroj (aparte la rivero Corrèze, kies nomo estis elektita por la departemento) , profundaj valoj.

Bredado ludas grandan rolon, kaj kompreneble la produktado de viando. Kultivadon de tritiko, maizo, fruktoj, legomoj, tabako oni ankaŭ trovas en la malpli altaj partoj de la departemento, kie la klimato tion ebligas.

Iamaj prezidentoj Jacques Chirac kaj François Hollande ambaŭ estis elektitoj de Corrèze.

La naturo kaj loka gastronomio estas la ĉefaj allogaĵoj de la Corrèze por la turistoj.

Remove ads

Arondismentoj

La departemento dividiĝas al kvar arondismentoj:

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads