Krotono

komunumo de Italio From Wikipedia, the free encyclopedia

Krotono
Remove ads

Krotono (itale Crotone, kro'to:ne, antikve Κρότων, 'krɔto:n) estas komunumo en la regiono Kalabrio, en la suda Italio. Ĝi estas ĉefurbo de la samnoma provinco de Krotono.

Thumb
Rapidaj faktoj Ĝemelurboj, Ŝtato ...
Thumb
Laŭlonge la maro
Remove ads

Geografio

Krotono estas ĉe la rando de la Ionia Maro, apud promontoro.

Historio

La urbo Krotono estis fondita de helenaj koloniistoj (verŝajne aĥeoj) en la 8-a jarcento a.K.. La greka historiisto Eŭzebio de Cezareo donas kiel daton por la fondo 718 a.K..

La 6-a jarcento a.K. estis tre grava jarcento por Krotono. En 530 a.K. Pitagoro el Samoso kreis en Krotono sian faman filozofian lernejon.

En la sama jarcento Krotono militis plurfoje: ekde 560 a.K. dum ĉirkaŭ dek jaroj kontraŭ Locri (kiu fine venkis) kaj ĉirkaŭ en 510 a.K. kontraŭ Sibari (kiu male estis venkita).

En la postaj jarcentoj Krotone dekadencis. Romio konkeris Krotonon en 277 a.K..

(...)

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads