Sidney S. Culbert

usona psikologo From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Sidney Spence CULBERT (14-a de majo, 1913 - 28-a de oktobro, 2003) estis profesoro pri psikologio kaj interkultura komunikado ĉe la Universitato de Vaŝingtonio, lingvisto kaj poliglota esperantisto (li parolis 20 lingvojn)[1].

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Remove ads

Profesia vivo

Antaŭ ol li profesoriĝis, li laboris dum jaroj inĝeniere ĉe la aviadila firmao Boeing. Li naskiĝis en Miles City, en la orienta parto de Montano.

Li faris gravajn kontribuojn al la studoj pri percepto; liaj eltrovoj influis la planadon de la instrumenta ŝaltilaro en la aviadilo Boeing 707[1].

Li partoprenis la fondon de la Fako pri Lingvistiko en la Universitato de Vaŝingtonio, sed li mem restis en la fako pri psikologio, ĉar en lingvistiko lin interesis ĉefe demandoj, al kiu tiutempe pli atentis la psikologoj ol la lingvistoj.

Remove ads

Esperanto

Li komencis studi Esperanton, dum li lernis ĉe la lernejo Stadium High School en Tacoma en 1931.

Takso pri la nombro de Esperanto-parolantoj

Dum 20 jaroj, li esploris la nombron da parolantoj pri diversaj lingvoj ĉirkaŭ la mondo. Li decidis (1988) bazite de scienca esploro pri multaj landoj, ke estas proksimume 1,6 milionoj da Esperanto-parolantoj en la mondo; kiel Esperanto-parolanto li kalkulis ĉiujn homojn, kiuj iam atingis la nivelon, ke ili "kelkfoje heziteme" parolas Esperanton; li kunkalkulis ankaŭ tiujn, kiuj dum jardekoj ne plu uzis la lingvon (sed, kiel konate, kapablas kompreni kaj heziteme paroli)[2]. Pli poste li altigis la nombron al 2 milionoj pro la kresko, kiun li konstatis. (Por la kvindekaj jaroj li taksis la nombron al unu miliono.)

Remove ads

Persone

Li geedziĝis kun Ruth Moline, instruistino, kiu petis lin instrui al ŝi Esperanton. Ili uzis Esperanton kiel ĉefan hejmlingvon.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads