Culebra

From Wikipedia, the free encyclopedia

Culebra
Remove ads

Insulo Culebra (hispanlingva prononco: [kuˈleβɾa] [kuLEbra], Insulo Serpento) estas insulo-municipo de Puerto-Riko kaj geografie parto de la Hispanaj Virgulininsuloj. Ĝi estas proksimume 27 km oriente de la puertorika ĉeftero, 19 km okcidente de Sankta Tomaso (Usonaj Virgulininsuloj) kaj 14 km norde de Vieques. En Culebra estas 5 "barrios" (kvartaloj) kaj Culebra Pueblo (Dewey), nome urbocentra areo kaj la administracia centro de la insulo. La loĝaantoj de la insulo estas konataj kiel "culebrenses". Kun 1 818 loĝantoj en la usona popolnombrado de 2010, ĝi estas la puertorika malplej loĝata municipo.

Thumb
Culebra marmapo.
Rapidaj faktoj Administrado, Poŝtkodo ...

Origine nomita Isla del Pasaje kaj Isla de San Ildefonso, Culebra estas konata ankaŭ kiel Isla Chiquita ("Malgranda Insulo"), Cuna del Sol Borincano ("Lulilo de la Puertorika Suno") kaj Última Virgen ("Lasta Virgulino", pro sia loko fine de la Virgulininsuloj).

Remove ads

Bildaro

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads