Dagareoj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Dagareoj
Remove ads

La dagareoj (aliaj nomoj: Dagari, sudaj Dagari, Dagara, Dogaari, DagatiDegati) estas etno en Ganao, Ebur-Bordo kaj Burkino. La dagareoj povas esti dividitaj je tri grupoj. La sudaj dagareoj (Dagaare Southern) vivas en Ganao, la djula-dagareoj (Dagaari Dioula) kaj la nordaj dagareoj (Dagara Northern) vivas en Burkino.

Rapidaj faktoj etno, Ŝtatoj kun signifa populacio ...

Konataj estas la dagareoj pro iliaj ceremoniaj entombigoj, dum kiu oni muzikas per la gjilo (Gyil), speco de ksilofono. Dum tiaj ĉiam improvizaj koncertoj pluraj muzikistoj dum horoj muzikas kune.

La dagareoj kiuj vivas en Ganao havas 700.000 ĝis 1.067.000 anojn. En Burkino vivas proksimume 388.000 nordaj dagareoj kaj proksimume 21.000 djula-dagareoj. Ĉiuj grupoj de dagareoj kune estas proksimume 1.103.000 ĝis 1.476.000 homoj.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads