Dallenwil

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Dallenwil
Remove ads
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dallenwil (stacidomo).
Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Remove ads

Pri la komunumo

Dallenwil estas komunumo en Kantono Nidvaldo, en Centra Svislando. Ĝi havis 1 775 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Dallenwil situas oriente de la monto Stanserhorn ĉe la orienta bordo de la rivero Engelberger Aa. Al la komunumo apartenas la setlejoj Chapellendorf, Dürrenboden, Hinter-Dallenwil, Mühledorf, Oberau, Ober-Dallenwil, Städtli, Vorder-Dallenwil, Wiesenberg, Wirzweli kaj Wissifluh.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Dallenwil limas en nordokcidento al Ennetmoos, en nordo al Stans, en nordoriento al Oberdorf, en oriento kaj sudo al Wolfenschiessen, kaj en okcidento al Kerns (OW).

Trafiko

Dallenwil disponas pri stacidomo ĉe la etŝpura trajnlinio de Lucerno al Engelberg. Aertelfero kondukas de la vilaĝo al Wirzweli. Alia aertelfero kondukas al Niederrickenbach.

Historio

La unua dokumenta mencio de Dallenwil datiĝas el la jaro 1190 kiel Telliwilare.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads