Danĝero

From Wikipedia, the free encyclopedia

Danĝero
Remove ads

Danĝero laŭ la difino de PIV kaj Reta Vortaro estas "ebleco de malbono kaj de malfeliĉo".

Thumb
Trafika signo atentiganta pri danĝero

En jura lingvaĵo, danĝero estas situacio, en kiu laŭ la eventa fluo sen ekstera interveno stato aŭ ago kun granda probableco gvidas al atendebla damaĝo. En tiu senco „danĝero“ estas pli forta speco de risko, aŭ „riskego“.

La vorto "ŝanco" en kutima lingvouzo nomas eventojn kun ebla pozitiva sekvo, kvankam matematika kompreno la vorto „ŝanco“ estu neŭtrala je prijuĝo ke sekvo nomiĝu bona aŭ malbona: Kontraste al la vorto „malbonŝanco“ tamen la vorto „risko“ enhavas la asociigon ke la aganto konscias pri la ebleco de negativaj sekvoj kaj ili ne konsideriĝas neantaŭvideblaj, kaj la vorto „danĝero“ eĉ enhavas la asociigon ke la negativaj sekvoj estas atendeblaj kaj klare antaŭvideblaj.

Remove ads

Proverbo

Ekzistas pluraj (25) proverboj pri danĝero en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     32. — En trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero. 
  • Citaĵo
     125. — Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas — danĝero ĉesas, ni Dion forgesas. 
  • Citaĵo
     328. — Vi ne kredas, ne aŭskultu, sed min ne insultu. Iom da malvero ne estas danĝero. 
Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads