Datumanalizado

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Datumanalizado estas procezo de konsiderado de datumoj por ekstrakti utilajn informojn kaj ellabori konkludojn. Datumanalizado estas proksime rilata al datum-minado, sed datum-minado strebas al fokuso sur pli grandaj datumaroj, kun malpli granda emfazo je inferenco, kaj ofte uzas datumojn, kiuj estis origine kolektitaj por malsama celo. En statistikaj aplikoj, oni dividas datumanalizadon je priskriba statistiko, esplora datumanalizado (EDA) kaj konfirma datumanalizado (KDA, CDA). La EDA okupiĝas pri esploro de novaj esprimiloj en la datumoj, kaj KDA okupiĝas pri konfirmado kaj malkonfirmado de jam ekzistantaj hipotezoj.

La termino datumanalizado estas uzata ankaŭ kiel sinonimo de datum-modelado, kiu estas nerilata al la datumanalizado en senco de ĉi tiu artikolo.

Datumanalizado havas malsamajn aspektojn, kaj eble malsamajn nomojn, en malsamaj terenoj.

Remove ads

Nuklea kaj partikla fiziko

En nuklea kaj partikla fiziko la datumoj kutime deveni de la eksperimenta aparato - partiklo detektilo tra datuma akirada sistemo. Poste estas farata datumreduktado, kiu ofte estas bazita sur preno nur de okazoj kiam estas koincido de signaloj de pluraj partiklaj detektiloj.

Ofte estas malfacile kompari rekte la teoriajn modelojn kun la rezultoj de la eksperimentoj. Tiam la teoriaj modeloj estas uzataj anstataŭe kiel enigo por montekarla simulada programaro, kiu antaŭdiras la respondon de la detektilo por certa teoria evento, produktante simulistajn eventojn, kiuj estas tiam komparataj al la eksperimentaj datumoj.

Vidu ankaŭ en komputa fiziko.

Remove ads

Komputiko

Speciala okazo estas la datumanalizado en komputila kontrolado.

Sociaj sciencoj

Kvaliteca datumanalizado (KDA, QDA) aŭ kvaliteca esploro estas la analizado de ne-ciferecaj datumoj, ekzemple vortoj, fotoj, observadoj.

Negoco

En negoco, datumanalizado estas uzata en negoca inteligenteco.

Vidu ankaŭ

  • Priskriba statistiko
  • Esplora datumanalizado (EDA)
  • Konfirma datumanalizado (KDA, CDA)
  • Cenzurado (statistiko)
  • Datumakirado
  • Datumminado
  • Datumanalizado en komputila kontrolado
  • Negoca inteligenteco
  • Anticipa analizado
  • Kvaliteca esploro
  • Kvaliteca datumanalizado (KDA, QDA)
  • Strukturita datumanalizado

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads