Debiano
operaciumo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Debian estas komunumo de disvolvistoj kaj uzantoj kies celo estas krei kaj manteni operaciumon de GNU bazita sur libera programaro antaŭkompilita en simpla formato por multaj maŝinoj kaj por multaj kernoj. Debiano estas la bazo por multaj aliaj distribuaĵoj, inkluzive de Knoppix, Linspire kaj Ubuntu.
Ĝi estas disvolvata sendepende de la entreprenoj, kreata de la uzantoj mem, do ĝi estas sendependa de komercaj bezonoj. Debiano ne vendas sian programaron, sed permesas ke ĉiu senpage elŝutu ĝin de interreto, tamen permesante pluvendi ĝin.
Remove ads
Historio
Debiano estis unue anoncita je 16a de Aŭgusto de 1993 de Ian Murdok, tiam studento de Purdue University, Murdok unue nomigis sian sistemon kiel la "Debian Linuksa Eldono". Antaŭe, Softlanding Linuksa Sistemo estis la unua konata provo por krei linuksan eldonon el pluraj softvaraj pakaĵoj, kaj estis populara elekto inter linuksaj uzantoj je 1994. Estis la videbla malbona zorgado kaj ne solvado de bugs kiu farigis Murdok krei novan linuksan eldonon.
En la Debiana Manifesto, Murdok vokis por kreado de eldono por esti zorgata per malferma maniero, kiel Linukso kaj GNU. Li kreis la nomon "Debian" per kunigado de unua nomo de lia amatino (nun edzino) Debra kun lia unua nomo.
Komence, Debiano pligrandiĝis malrapide, kaj eldonis unuan 0.9x version je 1994 kaj 1995. La unuaj ne-PK versioj komencis je 1995, kaj la unua 1.x versio de Debiano estis eldonita je 1996. Je 1996 Bruce Perens anstataŭis Ian Murdok kiel projektestro. Samjare kunlaboranto Ean Schuessler sugestis kreadon de sociala kontrakto inter la projekto kaj ĝiaj uzantoj. Perens filtris rezultantan diskuton en Debiana retlisto al la Debiana sociala kontrakto kaj la Debiana liberprograma gvidilo, kaj difinis la fundamentajn sindevigojn por la evoluado de la distribuo.
Remove ads
Eldonoj

Eldonoj de Debiano dividas en kvin branĉoj:
- maljunstabila (oldstable), enhavante pakaĵojn de la antaŭa stabila distribuaĵo;
- stabila (stable), enhavante pakaĵojn, kiuj envenis en antaŭan oficialan distribuaĵon (en kiu renovigo de pakaĵoj okazas nur por elimino de vundeblecoj);
- testata (testing), pro kiu formiĝos la sekva stabila distribuaĵo;
- malstabila (unstable), en kiu oni pretas pakaĵojn por movi en stabilan branĉon;
- eksperimenta (experimental); Ne estas plenvalora branĉo. En ĝi troviĝas pakaĵoj, kiuj estas postulanta testadon aŭ seriozajn ŝanĝojn de la distribuaĵo.
Historio de eldonoj:[2]
- 9 arkitekturoj bazantaj sur kerno de Linukso + 2 arkitekturoj bazantaj sur FreeBSD.
Remove ads
Aliaj kernoj
La plej fama kerno de Debiano estas Linukso, sed la kompleta listo montras:
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads