Dedukto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Dedukto estas la ago, fari konkludon el la tuto pri la partoj, el la specaro pri la specoj, el ĝenerala principo pri konsekvencoj. Ĝi estas logika inferenco.
La dedukto okazas per difinitaj metodoj, per kiuj oni faras sintaksajn transformojn el certaj antaŭsupozoj. La rezulto estas konkludo. La matematika aŭ plena indukto estas dedukto, sed aliaj induktoj ne. Ekzemploj:
Se mia premiso estas tiu universala aserto, ke „Ĉiu homo mortos”, tiam - laŭ la reguloj de la klasika duvalora logiko - mi povas dedukti tiun unikan aserton, ke „Sokrato mortos”. Tiu dedukto estas pruvigaĵo, kiu dependas de vereco de la ĝenerala aserto.
Samtempe, se mi havas difinite kalkuleblajn unikajn asertojn: „Sokrato mortos”, „Russell mortos”, „Nietzsche mortos” ktp., el tio mi ne povas ĝeneraligi teorie, ke „ĉiu homo mortos”, la konkludo ne estas dedukto, ĉar laŭ la dedukta logiko tio ne estas nerefuteble pruvebla.
Remove ads
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads