Defendkoridoro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Defendkoridoro aŭ parapeta irejo estas ĉe fortifikitaj instalaĵoj, ekzemple burgoj, fortifikaĵoj, defendpreĝejoj kaj fortifikitaj monaĥejoj, la supra fino de la defenda muro aŭ de defendturo en formo de koridoro por la defendantoj. Ĝi povas esti el ligno aŭ el ŝtono. En malgrandaj romiaj kastrumoj la defendkoridoro konsistas nur el sur la mura interna flanko surŝutita remparo. La defendkoridoroj laŭlonge de urba murego nomiĝas ankaŭ gardistokoridoro.

Remove ads
Bildaro
- malferma defendkoridoro kun murdentoj (Castelo de Almourol, Portugalio)
- malferma defendkoridoro el ligno sur la urba muro de Delitzsch
- tegmentita defendkoridoro sur la urbomuro de Worms, urba flanko
- ŝtona defendturo sur konsoloj (malnova akvoartaĵoj en Bautzen)
- hurdoj ĉe la turo kaj sur la mura supro (rekonstrukto de Viollet-le-Duc)
Referencoj
Literaturo
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads