Den Oever

From Wikipedia, the free encyclopedia

Den Oever
Remove ads

Den Oever estas malgranda vilaĝo 18 kilometrojn oriente de la urbo Den Helder en la provinco Norda Holando de Nederlando. La vilaĝo situas rekte ĉe la sudokcidenta finaĵo de la fermdigo, kiu transformis la maran golfon Ijsselmeer al granda lago. Den Oever estas parto de la komunumo Wieringen sur samnoma eksa insulo Wieringen en la nordoriento de la provinco Norda Holando. En 2006 en la vilaĝo vivis proksimume 2500 homoj.

Thumb
la eksa historia kapelo de Den Oever, nun en la subĉiela muzeo Zuiderzeemuseum en Enkhuizen
Thumb
haveno de Den Oever
Rapidaj faktoj Administrado, Poŝtkodo ...
Thumb
situo

Vidindaj en Den Oever estas la haveno, en 1960 restaŭrita, okangula historia ligna ventomuelejo De Hoop el la jaro 1654, pluraj historiaj bienejoj kaj ekde la jaro 2004 la "vikinga informa centro" „Vikinginformatiecentrum“ (VIC), malgranda muzeo kiu anstataŭis la antaŭan "domon de la tero" (Het Huis van de Aarde) kaj celas informi pri la epoko kiam la vikingoj deponis siajn arĝentajn trezorojn sur la insulo. La eksa historia kapelo kun ligita gastejo de la loĝloko nun situas en la ĉubĉiela muzeo Zuiderzeemuseum en Enkhuizen.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads