Dia Regno

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Dia Regno (ISSN 0167-9554) estas la gazeto de Kristana Esperantista Ligo Internacia. Ĝi aperas 6-foje jare en formato A5 kun ĉirkaŭ 24 paĝoj. Redaktoro estas ekde 2005 Bengt Olof Åradsson.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Tiu ĉi artikolo ... Tiu ĉi artikolo temas pri la periodaĵo "Dia Regno" de KELI. Pri la ĝenerala teologia konceptu vidu la paĝon Ĉiela Regno.
Rapidaj faktoj periodaĵo, Speco ...
Remove ads

Historio

Dia Regno estis fondita en Februaro 1908 de germana inĝeniero Paul Hübner (1881-1970) kun la titolo Esperanto en la servo de la Dia Regno. Ĝi celis, kiel emfazis Hübner, esti “ligilo inter ĉiuj kristanaj samideanoj„; “komuna informilo pri la kristana vivo en ĉiuj partoj de la tero„; kaj “gvidisto al Jesuo Kristo kiel nia sola Savinto„.

Ĝis la fino de 1908 Hübner trovis iom pli ol 80 abonantojn en 12 landoj, kaj ekde januaro 1909 li eldonis la gazeton sub la mallongigita nomo Dia Regno, sub kiu ĝi aperas ĝis hodiaŭ, kvankam kun fojaj interrompoj.

Remove ads

Eksteraj ligilloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads