Diabloinsulo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Diabloinsulo
Remove ads

Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/Bildo mankas

Rapidaj faktoj
Thumb
Diabloinsulo
Thumb
Mapo

Diabloinsulo (france Île du Diable) estas la plej malgranda insulo de la Îles du Salut (Savinsuloj) en la Kariba Maro apud Franca Gujano. Ĝi estas rokeca insulo de 14 hektaroj. Ĝi havas la geografian pozicion  18′ N, 52° 35′ U (mapo)5.2936111111111-52.583055555556 .

Remove ads

Historio

De 1852 ĝis 1946 la insulo servis kiel punlaborejo de Francio. La cirkonstancoj en la punejo sur la insulo ne estis tiel malbonaj kiel sur la kontinento de Franca Gujano (apud Kuru), sed la insulo tamen estis simbolo por tio.

Unu el la plej konataj personoj, kiuj estis malliberigitaj sur Diabloinsulo, estis, kadre de la Dreyfus-skandalo, la franca kapitano Alfred Dreyfus, kiu en 1895 registris la terurajn cirkonstancojn kaj pro tio la publiko konatiĝis kun la insulo. En 1938 pere de la libro Dry guillotine (seka gilotino) la situacio estis montrata al la mondo, post kio en la sama jaro oni decidis ne plu sendi kaptitojn al la insulo. En 1946 la punlaborejo ĉesis ekzisti.

En 1973 la libro Papilio de la franco Henri Charrière, kiu ankaŭ estis kaptito sur la insulo, estis filmata.

La insulo nun estas uzata de la Eŭropa Spac-Agentejo (ESA) por radiokomunikado dum la lanĉado de satelitoj.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads