Dido

From Wikipedia, the free encyclopedia

Dido
Remove ads

Didododo (Raphus cucullatus) estas formortinta, neflugkapabla birdo, vivinta sur insulo Maŭricio ĝis la fino de la 17-a jarcento.

Thumb
Ilustraĵo fare de Dronte de la 17a jarcento
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dido (apartigilo)
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

Ĝi estas unu el la tri specoj, formantaj la familion didedoj (RaphidaeRafedoj). Oni listigas la dido-familion en la sistematiko plej ofte al ordo de la kolomboformaj (Columbiformes), sed malofte oni apartigas ĝin al memstara ordo (Raphiformes). La du aliaj specioj estis – vivintaj simile sur insuloj de la Hinda Oceano - du ermitkolomboj (R. solitarius kaj Pezophaps solitaria).

La birdojn ekrigardis (kaj notis pri tio) unuafoje portugalaj maristoj en ĉirkaŭ 1507 kaj dum 2 jarcentoj formortigis la birdon la homoj kaj la kunportitaj hejmaj bestoj. La dido formortis en 1681, la reunia ermitkolombo en 1746, la rodriguesa ermitkolombo en ĉirkaŭ 1790.

La dido estis pli granda ol meleagro, ĉirkaŭ 23 kg. La plumaro estis blugriza, la kapo granda, la beko nigra, hoka, kun ruĝeta kovraĵo. La flugilo estis eta, senutila, la kruro estas dika, flava kaj pugopinte, starante plumvosto.

La Reunia ermitkolombo estis blanka versio de dido. La bruna Rodrigesa ermitkolombo estis pli alta kaj maldika, kun pli malgranda kapo, senhoka beko.

Ĉiu restaĵo de dido estas kapo kaj kruro en Oksfordo, kruro en la British Museum, kapo en Kopenhago kaj pliaj en diversaj muzeoj. Oni trovis pluajn ostojn dum la jaro 2006.

Ĝi estis simbolo de la senbrida homa agado kontraŭ la medio, formorto de specioj.

Remove ads

Etimologio

La esperanta vortformo dido, uzata anstataŭ la pli internacia formo dodo, devenas de latina sinonimo Didus ineptus (Linnaeus, 1766), uzata nur en la 18-a jarcento.

Thumb
Dido, simbolo de Maŭricio
Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads