Disertacio

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Disertaciodisertaĵo (kvankam tiu ĉi formo estas derivita de la maloftega verbo "diserti" kun neklara senco) estas skriba raporto pri studoj kaj esploroj de scienca temo. Ĝi prezentas la rezultojn de la esploroj kaj la konkludojn kaj "tezojn" de la aŭtoro.

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri universitata verko. Por informoj pri fuĝo el militservo, vidu la artikolon Dizerto.

La verkado de disertacio kaj koncerna scienca esplorado kutime estas esenca parto de la procezo por doktoriĝo ĉe universitato aŭ alia esplora instituto.

Se studento verkas raporton por scienca grado malpli altnivela (bakalaŭreco, magistreco), oni plej ofte nomas ĝin ne "disertacio", sed "scienca verko", "laboraĵo" aŭ simile.

Remove ads

El EdE

EdE-D

Disertacioj (por akiri doktoran gradon) povas esti trispecaj:

(a) disertacio kun resumo de la enhavo en Esperanto ĉe la fino de la kajero;

(b) la temo mem estas pri Esperanto, ekzemple la lingvo kiel objekto de la studo, ĝia utilo, socia signifo;

(c) la detaloj de la studobjekto estas ricevitaj per enketo danke al Esperanto, per delegitoj de UEA, ktp. En UEA-Jarlibro 1930, p. 40 troveblas aŭtoroj kaj titoloj de 6 tiaj disertacioj.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Statistikaj datumoj pri esperanto-disertacioj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads