Distrikto Biłgoraj

distrikto en Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia

Distrikto Biłgoraj
Remove ads

Distrikto Biłgoraj - pole powiat biłgorajski - estas distrikto en la provinco (historie vojevodio) Lublinio de Pollando. Distrikta centro estas la urbo Biłgoraj. Fine de 2019 en la distrikto vivis 100 919 loĝantoj sur areo de 1 677,79 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 60 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun distrikto Janów, distrikto Lublin, distrikto Krasnostaw, Distrikto Zamość, distrikto Tomaszów en Lublinio, distrikto Lubaczów, distrikto Przeworsk, distrikto Leżajsk kaj distrikto Nisko.

Rapidaj faktoj
Remove ads

Membraj komunumoj

La membraj komunumoj de la distrikto krom la centra urbo Biłgoraj estas Potok Górny, Obsza, Turobin, Aleksandrów, Tereszpol, Goraj, Józefów, Biszcza, Frampol, Księżpol, Łukowa, Tarnogród kaj aldone kampara komunumo Biłgoraj.

Dua Mondmilito

Laŭ la pakto Ribbentrop-Molotov la regiono de Biłgoraj kun la pola teritorio oriente de riveroj Vistulo kaj San devus aparteni al Sovetunio. Efektive, la 28-an de novembro 1939 la urbon kun ĉirkaŭaĵoj okupis Ruĝa Armeo, tamen pro ŝanĝo de decidoj inter la okupantoj ĝi forlasis ĝin post malpli ol du semajnoj.

Meze de oktobro 1942 Germana polico parte bruligis Potok Górny kaj murdis 10 personojn. Fine de novembro, kadre de Generalplan Ost, el la regiono de Zamość la okupantoj komencis amasan deportadon de poloj el tiu ĉi kaj tri pliaj distriktoj. Fine de decembro 1942 la okupa polico pafmortigis en Majdan Nowy 7 personojn kaj en novembro 1943 en Dąbrówka 9 personojn.

26.07.1943: Pola Rezistomovado: taĉmento de Nacia Militista Organizaĵo kaj Pola Enlanda Armeo atakis vilaĝon Bukowina, bruligante 31 bienojn apartenantaj unue al poloj, sed setligitaj de ukrainoj, mortigante ĉ. 10 kaj serioze vundante 7 (venĝe pro murdo de 12 poloj fare de loka ukraina polica gvardio, kies loko estis ankaŭ bruligita)

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Thumb
Biłgoraj
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads