Brugg (distrikto)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Brugg (distrikto)
Remove ads

La distrikto Brugg estas administra unuo de la kantono Argovio en Svislando. Ĝi havis 46 078 loĝantojn la 31-an de decembro 2008, kiu nombro kreskis al 46669 ĝis la 31-a de decembro 2009. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Brugg.

Rapidaj faktoj Distriktoj de Kantono Argovio ...
Remove ads

Geografio

La distrikton trafluas de okcidento al oriento la rivero Aro kaj ĝian orientan limon formas la rivero Reuss. La du riveroj kunfluas okcidente de la urbo Brugg. La norda parto de la distrikto situas en la Argovia Ĵuraso, kiu formas la limon al Kantono Bazelo Kampara. La distrikto etendiĝas sur areo de 149,31 km².

Trafiko

La trafika nodo de la distrikto estas la distriktĉefurbo Brugg, tra kiu situas en fervoja triangulo inter Zuriko, Baden kaj Frick AG kun rektaj trajnkonektoj al Zuriko, Bazelo kaj Berno.

La nacia aŭtoŝoseo A3 trapasas la distrikton den nordo al sudo.

Historio

La hodiaŭa distrikto Brugg fondiĝis post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 kiel distrikto de la nova Kantono Argovio. Ĝi estiĝis per la kunigo de la iamaj distriktoj Bötzberg, Schenkenberg kaj Eigenamt. La regiono estis la pralando de la nobela familio de la Habsburgoj, kiuj estis dum duona jarmilo la regantoj de Aŭstrio.

Komunumoj de la distrikto Brugg

Thumb
Mapo de la distrikto ĝis la 31-a de decembro 2009

La distrikto Brugg konsistas el 26 komunumoj (stato en 2010).

Kadre de la komunukunigo je la 1-a de januaro 2010 de Hottwil kun Etzgen, Mettau, Oberhofen kaj Wil al la nova komunumo Mettauertal, la komunumo Hottwil, kiu ĝis la 31-a de decembro 2009 ankaŭ apartenis al la distrikto Brugg, transiris al la distrikto Laufenburg, samtempe Umiken estis integrita al Brugg. Jam en la jaro 2006 la antaŭ komunumo Stilli estis integrita al la teritorio de Villigen. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la iamaj komunumo Oberbözber, Unterbözber, Linn kaj Gallenkrich estis kunigitaj al la nova komunumo Bözberg. Jen la aktuala komunumlisto:

Pliaj informoj Blazono, Nomo ...

Iamaj komunumoj

Pliaj informoj Blazono, Nomo ...

Eksteraj ligiloj


Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads