Distrikto Gołdap
distrikto en Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La distrikto Gołdap - pole powiat gołdapski - estas distrikto en la provinco (vojevodio) Varmio-Mazurio de Pollando. Administra centro estas la samnoma urbo Gołdap. Ĝis la jaro 1945 la provinca teritorio estis germanlingva, administre apartenis al la Germana Regno kaj estis la suda parto de la historia regiono Orienta Prusio. La distrikta ĉefurbo ĝis tiu jaro germane nomiĝis Goldap (sen trastrekita "l"), origine prapruse Geldape (en tio la fina parto -ape signifis "rojo, simile kiel la litova vorto -upė). Fine de 2019 en la distrikto vivis 26 689 loĝantoj sur areo de 771,93 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 35 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun distrikto Suvalkio, Distrikto Olecko, distrikto Giżycko kaj distrikto Węgorzewo.
Remove ads
Eksteraj ligiloj

Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
