Höfe (distrikto)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Höfe (distrikto)
Remove ads

La distrikto Höfe estas administra unuo de Kantono Ŝvico. Ĝi havis 27 137 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝiaj ĉeflokoj estas alterne ĉiam por du jaroj la komunumoj Wollerau kaj la vilaĝo Pfäffikon.

Rapidaj faktoj Distrikto Höfe, distrikto de Kantono Ŝvico ...
Remove ads

Geografio

La distrikto Höfe etendiĝas sur la norda deklivo de la montoj Etzel kaj Zimmerberg ĉe la suda bordo de la Lago de Zuriko. Al la distrikto apartenas la duoninsulo de Hurden, de kiu la lagodigo kondukas al Rapperswil kaj la du insuloj Ufenau kaj Lützelau.

Historio

La distrikto Höfe (en Esperanto Bienoj) estiĝis per la kunigo de la distriktoj Wollerau (Hinterer Hof = Malantaŭa Bieno) kaj Pfäffikon (Vorderer Hof = Antaŭa Bieno) en la jaro 1803, kiuj dum la tempo de la Helveta Respubliko inter 1798 kaj 1803 formis parton de la distrikto Raperswil de la mallongviva Kantono Linth. Antaŭ la Helveta Revolucio la du bienoj apartenis al la Monaĥejo Einsiedeln. Dum la Malnova Zurika Milito la regiono de la Bienoj estis luktokialo inter Ŝvico kaj Zuriko. En la jaro 1440 la zurikanoj senbatale formarŝis el Pfäffikon kaj Ital Reding de Svxico okupis la burgon. Reding ĵurigis la Bienanojn, kaj ek de tiam la regiono apartenas al Kantono Ŝvico. En la jaro 1831 ĝis 1833 Pfäffikon aliĝis al la duonkantono Ekstera Ŝvico, dum Wollerau restis fidela al Svixco. Dum la Apartfederacia Milito Ŝvico la 24-a de novembro 1847 sukcese defendis Schindellegi kontraŭ la federaciaj trupoj, sed tiam la tuta kantono estis okupita kaj kreita la nova kantona konstitucio. La distrikto Höfe disponas pri propra distrikta registaro kaj distrikta Landkomunumo. Ĝi do same kiel la aliaj ŝvicaj distriktoj estas pli ol simpla administra unuo.[1]

Remove ads

Komunumoj de la distrikto Höfe

La distrikto Höfe konsistas (stato en 2009) el 3 komunumoj, el kiuj Freienbach estas la plej granda. Jen la listo:

Pliaj informoj Blazono, Nomo ...

Setlolokoj en la distrikto Höfe sen komunuma statuso

Interne de la komunumoj de la distrikto Höfe ekzistas la sekvantaj setlolokoj:

Pliaj informoj Poŝtkodo, Nomo de la loko ...

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads