Distrikto Hohenlohe

distrikto de Baden-Virtembergo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Distrikto Hohenlohe
Remove ads

La distrikto Hohenlohe - germane Hohenlohekreis - situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Künzelsau. La distrikto estas parto de la distriktaro Stutgarto kaj de la regiona ligo Heilbronn-Frankonio. Laŭ la nombro de loĝantoj la distrikto estas la plej malgranda de la federacia lando.

Pliaj informoj Blazono, Mapo ...

La distrikto havas areon de 776 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 115063 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Neckar-Odenwald kaj Main-Tauber norde, Schwäbisch Hall oriente kaj sude, Heilbronn sudokcidente kaj okcidente.

Remove ads

Administra divido

La distrikto konsistas el 16 komunumoj, el kiuj 8 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de decembro 2022.

Urboj:

  1. Forchtenberg (5285 loĝantoj)
  2. Ingelfingen (5467)
  3. Krautheim (4650)
  4. Künzelsau (16228)
  5. Neuenstein (6705)
  6. Niedernhall (4142)
  7. Öhringen (25388)
  8. Waldenburg (3069)

Neurbaj komunumoj:

  1. Bretzfeld (12608)
  2. Dörzbach (2566)
  3. Kupferzell (6532)
  4. Mulfingen (3677)
  5. Pfedelbach (9306)
  6. Schöntal (5636)
  7. Weißbach (2025)
  8. Zweiflingen (1779)

Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads