Distrikto Leer
distrikto en Malsupra Saksio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La distrikto Leer [Lea] (germane Landkreis Leer) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Administra centro estas la samnoma urbo Leer.
La distrikto estas parto de la historia regiono Orienta Frislando kaj konsistigas ĝian sudon. Ĝi havas areon de 1 086 km², kaj fine de decembro 2023 ĝi havis 169 111 loĝantojn.
Remove ads
Geografio
La distrikto Leer situas en la pleja okcidento de Germanio. La rivero Ems kaj ĝia golfa enfluejo en la Nordan Maron, la Dollart, limigas ĝin okcidente. Aliflanke de la Ems komenciĝas la provinco Groningo de Nederlando. Al la distrikto apartenas la plej okcidenta el la Orientfrisaj insuloj, kiu nomiĝas Borkum.
Eksteraj ligiloj
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads