Distrikto Merzig-Wadern
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La distrikto Merzig-Wadern [prononco "Mercik-Vadern"] estas unu el ses distriktoj de la germana federacia lando Sarlando, laŭ areo la plej granda el la ses. Ĝia administra sidejo estas la urbo Merzig.
Najbaras la distriktoj Trier-Saarburg norde, Sankt Wendel oriente, Saarlouis sude kaj al Francio plus la Grandduklando Luksemburgo okcidente. La limon al Francio kaj Luksemburgio konsistigas la rivero Mozelo.
Remove ads
Geografio
La distrikto ampleksas tri pejzaĝon: la valon laŭlonge de la rivero Saro, kiu de la urbo Saarlouis trafluas la okcidentan distriktan teritorion direkte al la urbo Trevero (en tiu valo ankaŭ situas la fama rivera kurbiĝo "Saarschleife" ["Zarŝlajfe"] apud la loko Mettlach ["Metlaĥ"]), la randan parton de la mezalta montaro Hunsrück ["Hunsryk"] en la norda distrikta teritorio kaj la orienta montetara lando Priems-Blies, proksima al la riveroj Saro kaj Nahe.
La sola vinkultiva tereno de Sarlando situas en la komunumo Perl borde de la rivero Mozelo.

Remove ads
Urbaj kaj neurbaj komunumoj

(unuopaj nombroj de enloĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2006)
Pliaj komunumoj
|
Eksteraj ligiloj
- oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj) Arkivigite je 2003-05-26 per la retarkivo Wayback Machine
Bildaro
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads