Distrikto Neunkirchen

From Wikipedia, the free encyclopedia

Distrikto Neunkirchen
Remove ads

La distrikto Neunkirchen estas unu el ses administraj distriktoj en la germana federacia lando Sarlando. Ĝia administra sidejo estas la urbo Ottweiler.

Tiu ĉi artikolo ... Tiu ĉi artikolo temas pri distrikto en Germanio. Atentu ke ankaŭ ekzistas distrikto Neunkirchen (Aŭstrio).
Rapidaj faktoj [+], Lando ...

Najbaras la distriktoj Sankt Wendel norde, Kusel oriente, Saarpfalz kaj la Regiona Ligo Saarbrücken sude kaj al la distrikto Saarlouis okcidente.

Remove ads

Geografio

La distrikta teritorio grandparte apartenas al monetetara pejzaĝo dominita de la riveroj Saro kaj Nahe.

Historio

La distrikta teritorio pli-malpli identas kun la ofica teritorio "Amt Ottweiler" de la historia graflando Saarbrücken. Post la Viena Kongreso la graflando estis donita al administrado de la fora reĝlando Prusio. Dum 1816 la administristoj de Prusio dividigis siajn provincojn en distriktarojn kaj distriktojn - tiel ekestis la distrikto Ottweiler ene de la distriktaro Trevero kadre de la prusia provinco Rejnlando. Post la Unua Mondmilito la Sarlando kaj kune la distrikto Ottweiler estis fortranĉita de la resta teritorio de la Germana Regno kaj ekde la jaro 1920 administriĝis de la Ligo de Popoloj. Dum 1946 la distriktaj limoj iom ŝanĝiĝis, kaj dum 1974 la teritorio estis renomumita "distrikto Neunkirchen". La distrikta administrejo tamen restis en Ottweiler. Ekde tiam la distrikto havas ĉefurbon en Neunkirchen kaj administran sidejon en Ottweiler. Post fino de administra reformo la distrikto ankoraŭ ampleksas 7 komunumojn, el inter tiuj 2 urboj. La plej granda distrikta urbo estas Neunkirchen, la dua plej granda urbo de Sarlando.

Remove ads

Urbaj kaj neurbaj komunumoj

(unuopaj nombroj de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2006)

Urboj

  1. Neunkirchen (49.055)
  2. Ottweiler (15.320)

Pliaj komunumoj

  1. Eppelborn (17.908)
  2. Illingen (17.999)
  3. Merchweiler (10.721)
  4. Schiffweiler (17.181)
  5. Spiesen-Elversberg (14.294)

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads