Distrikto Olt
distrikto (rumane județ) en Rumanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Olt estas distrikto (rumane județ) en la suda Rumanio, en Valaĥio. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 383 280 loĝantoj sur areo de 5 498 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 70 loĝantoj/km².
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: OLT |
Najbaroj: oriente: distrikto Teleorman; sude: Bulgario; okcidente: distrikto Dolj; nord-okcidente: distrikto Vâlcea; nord-oriente: distrikto Argeș. Ĉefurbo: Slatina
Ĉar la rivero Olt, kiu dividas Valaĥion en okcidentan (Oltenio) kaj orientan (Muntenio) Valaĥion, trafluas la distrikton, tiu ĉi proksimume duone apartenas al ambaŭ sub-regionoj. La mapo montras la oltenian parton en ruĝa, la muntenian en verda koloro. La tuta danuba bordo de la distrikto, kun la grava haveno Corabia, situas en Oltenio. En sud-oriento la distrikta limo je ĉirkaŭ 30 km sekvas la riveron Olt, tamen ne laŭ la mezo aŭ la bordo, sed en distanco de 1 ĝis 3 kilometroj.
Remove ads
Urboj
- Slatina, municipo, ĉefurbo de distrikto Olt
- Caracal, municipo, eksa ĉefurbo de distrikto Romanați
- Balș
- Corabia
- Drăgănești-Olt
- Piatra-Olt
- Potcoava
- Scornicești
Transporto
La Fervojlinio Podu Olt – Piatra Olt estas duaranga fervojlinio en Rumanio. Ĝi havas la numeron 201 kaj ligas la linion inter Sibiu kaj Braŝovo al la transkarpataj distriktoj Vâlcea kaj Olt.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la distrikta konsilio (rumane)
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads