Distrikto Osterode
distrikto en Malsupra Saksio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La distrikto Osterode (aŭtokodo OHA, germane Landkreis Osterode am Harz, prononco [LANTkrajs O:sterode am HA:C]) ĝis oktobro 2016 estis administra unuo en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio, rande de la mezmontaro Harco. Administra centro estis la samnoma urbo Osterode am Harz. Laŭ loĝantoj la dua plej granda urbo de la regiono estis la urbo Herzberg, sidejo de la Esperanto-institucio Interkultura Centro Herzberg. La 1-an de novembro 2016 ĝi unuiĝis kun la najbara distrikto Göttingen.
La distrikto havis areon de 635 km², kaj fine de 2015 ĝi havis 73 885 loĝantojn.
Remove ads
Eksteraj ligiloj
- oficiala retaj paĝoj de la distrikto, germanlingvaj Arkivigite je 2014-12-17 per la retarkivo Wayback Machine

Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads