Distrikto Rügen
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Distrikto Rügen (germane: Landkreis) situis en la nordoriento (sur samanoma insulo) de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio de Germanio. La urbo Bergen auf Rügen estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 973,92 km² loĝas 72.663 homoj; do meznombre 75 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Meklenburgo-Antaŭpomerio la koncerna nombro estis 87, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo Distrikto Rügen estas signita per 11.

![]() |
La distrikto Rügen ekzistis ĝis la 4-a de septembro 2011. Ekde tiam ĝi estas parto de nova distrikto Antaŭpomerio-Rügen. La sekva teksto ankoraŭ priskribas la historian teritorion. |
Najbaraj distriktoj estis sudokcidente Norda Antaŭpomerio (Nordvorpommern; 7), en la sudo Orienta Antaŭpomerio (Ostvorpommern; 9). En la samaj direktoj apudis Stralsund kaj Greifswald, du urboj sen aparteno al distrikto.

Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads